Kad Merad | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kaddour Merad |
Naskiĝo | 27-an de marto 1964 (60-jaraĝa) en Sidi Bel Abes |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Julia Vignali (mul) |
Okupo | |
Okupo | scenaristo televida aktoro verkisto filmaktoro filmreĝisoro radio-prezentisto aktoro |
Kad Merad - franca prononco laŭ sistemo IFA [kˈad məʁˈad] - estas franca komikisto, filma kaj televida aktoro, scenaristo kaj filmreĝisoro. Li naskiĝis la 27-an de marto 1964 en Sidi Bel Abes (Alĝerio), do nun estas 60-jara.
Li interalie brilis en la filma komedio Bienvenue chez les Ch'tis de 2008, en kiu precipe temis pri antaŭjuĝoj de la francoj el la sunplena sudo de la lando kontraŭ la laŭdire pluva, griza kaj senkultura pleja nordo de la lando, la historia franca Flandrio, baze la arondismentoj Dunkerque kaj Lille. Sekvajare, li havis simile, internacie atentatan rolon en la filmo Le Petit Nicolas, filma adaptigo de serio de klasikaj infanlibroj de René Goscinny (aparte konata pro la bildstrioj pri Asterikso) kaj Jean-Jacques Sempé.